web hosting : casino : gambling : domain names : mortgages : poker : travel : debt consolidation : mortgage : education : search engine optimization : insurance


Avobe.com - Free Encyclopedia

Apple Store




Simple English
Meta English

Afrikaans
Arabic (العربية)
Danish (Dansk)
Esperanto
Basque (Euskara)
Estonian (Eesti)
Spanish (Español)
Finnish (Suomi)
French (Français)
Malay (Bahasa Melayu)
Norwegian (Norsk)
Norwegian (Bokmål)
Romanian (Română)
Russian (Русский)
Sanskrit (Samskrta)
Occitan
Persian (فارسی)
Portuguese (Português)

September 11 Attack




 









Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks



Vulkano


Estas aparta artikolo pri romia dio Vulkano.
Geografio > Vulkano
Vulkano (latine “vulcanus” - fajro, fajrero) estas konusforma monto, kiu kreiĝis super kanaloj kaj fendoj de terkrusto, per la erupto en teran surfacon de lafo, cindro, varmegaj gasoj, akvovaporo kaj solidaĵoj de montorokoj (bomboj kaj rokeroj). Oni distingas laŭ aktiveco aktivajn, dormantajn kaj estingiĝintajn vulkanojn.

Laŭ erupto kaj lafo, oni distingas:

  • havajecaj vulkanoj. Aperas lafolagoj en la kratero.
  • strombolaj vulkanoj, laŭ Stromboli en Italio.
  • peleaj vulkanoj, laŭ Mount Pelée en Martiniko.
  • vezuviaj vulkanoj, laŭ Vezuvio.

Modernaj vulkanoj troviĝas laŭ grandaj rompoj kaj tektonike movantaj zonoj, pleparte ĉe la insuloj kaj bordoj de Pacifiko kaj Atlantiko. Nun en la mondo estas ĉirkaŭ 850 vulkanoj; el ili, 80 troviĝas sub la akvo. Kelkaj aktivaj vulkanoj estas: Kljuĉevskaj Sopka (Kamĉatko), Vezuvio (Italio), Isalko (Salvadoro), Mauna-Loa (Havajo).

Table of contents
1 La plej altaj vulkanoj
2 Aliaj konataj vulkanoj
3 Faktoj pri vulkanoj

La plej altaj vulkanoj

VulkanoLandoAlteco, m
LlullaillacoĈilio kaj Argentino6723
Antafalla Argentino 6450
Gualatiro Ĉilio 6060
Lascar Ĉilio 5990
Cotopaxi Ekvadoro 5896
KilimanĝaroTanzanio 5895
El-Misto Peruo 5823
TupungatitoĈilio 5640
Ĉitlaltepetl Meksiko 5610
Sangay Kolombio 5325

Aliaj konataj vulkanoj

Popocatepetl (Meksiko, 5465) - Sangai (Ekvadoro, 5230) - Kljuĉevskaja Sopka (Rusio, 4750) - Mauna-Loa (Usono, Havajo, 4170) – Fuĝiama (Japanio, 3776) – Etna (Italio, Sicilio, 3263) - Monto Sankta Heleno (Usono, Vaŝingtono, 2950) - Vezuvio (Italio, 1280) - Erebus (Antarktio) - Mauna Kea (Havajo)

Faktoj pri vulkanoj

  • En Indonezio, en Sunda markolo, inter insuloj Sumatro kaj Javo troviĝas vulkandevena insulo Krakatao. En 1883 jaro Krakatao eruptis. Vulkana bruo aŭdeblis eĉ en Aŭstralio, kiu distancas je 5 000 km. Hodiaŭ en ĝia loko estas nova vulkano, kiun oni nomis 'Krakatao-filo'.

  • Estas interese, ke 1973 subite “vekiĝis” vulkano Hejmej, en Islando. Ĝis tiam oni kredis, ke ĝi estis estingiĝinta.

  • La unua al ni konata erupto de vulkano Vezuvio okazis en 79 p.K. Tiam la lafo, kotfluoj kaj cindro enfosis tri urbojn - Pompeion, Stambion kaj Herkulaneon. Oni pensas, ke antaŭe ĝi eruptis en 8 a.K. La fortaj eruptoj okazis en 1631, 1794, 1822, 1872, 1906 kaj 1944 jaroj.

  • Vulkanoj ne nur aperas en Tero. Mons Olympus de Marso estas la plej granda volkano en Suna Sistemo.


Dansk (Danish) – Esperanto – Español (Spanish) – Français (French) - Português (Portuguese) - Afrikaans – العربية (Arabic) – Bahasa Melayu (Malay) – Norsk (Norwegian) – Română (Romanian) – Русский (Russian) 

af/ ar/ da/ directory/ el/ eo/ es/ et/ eu/ fa/ fi/ fr/ g/ meta/ ml/ ms/ no/ oc/ pt/ ro/ ru/ sa/ sep11/ simple/