web hosting : casino : gambling : domain names : mortgages : poker : travel : debt consolidation : mortgage : education : search engine optimization : insurance


Avobe.com - Free Encyclopedia

Apple Store




Simple English
Meta English

Afrikaans
Arabic (العربية)
Danish (Dansk)
Esperanto
Basque (Euskara)
Estonian (Eesti)
Spanish (Español)
Finnish (Suomi)
French (Français)
Malay (Bahasa Melayu)
Norwegian (Norsk)
Norwegian (Bokmål)
Romanian (Română)
Russian (Русский)
Sanskrit (Samskrta)
Occitan
Persian (فارسی)
Portuguese (Português)

September 11 Attack




 









Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks



Usono

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
Dosiero:us50.gif
angle United States of America

Usono konsistas el 50 ŝtatoj: Alabamo Alasko Arizono Arkansaso Delavaro Florido Georgio Havajo Idaho Ilinojo Indianao Iovao Kalifornio Kansaso Kentukio Kolorado Konetikuto Luiziano Majno Marilando Masaĉuseco Minesoto Misisipio Misurio Miŝigano Montano Nebrasko Nevado Norda Karolino Norda Dakoto Nov-Hampŝiro Nov-Jorkio Nov-Ĵerzejo Nov-Meksiko Ohio, Okcidenta Virginio Oklahomo Oregono Pensilvanio Rod-Insulo Suda Karolino Suda Dakoto Teksaso Tenesio Utaho Vajomingo Vaŝingtonio Vermonto Virginio Viskonsino

Krome ekzistas la federacia Distrikto Kolumbio.

Dependaj de Usono estas: Gvamo Navasa Insulo Nord-Marianoj Palmiro Puerto-Riko Usona Samoo Usonaj Malgrandaj Insuloj (Jonstonatolo, Midvejinsulo kaj Vejkinsulo) Usonaj Virgulininsuloj


La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.

Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono {la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.

Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo telefonon, elektron, televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.

Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Hollywood al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Table of contents
1 Faktoj
2 La plej grandaj urboj
3 Etnoj
4 Religio
5 Lingvo
6 Historio

Faktoj

  • Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
  • Ĉefurbo: Vaŝingtono
  • Areo: 9.166.600 km²
  • semotaŭga: 19%
  • Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
  • homoj en kv. km: 30,1 (2000)
  • homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
  • kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
  • naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
  • infanoj po virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
  • meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)

Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.

La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj.

20,25 Novjorko (#2 tutmonde)
16,15 Los-Anĝeleso (#7 tutmonde)
8,85 Ĉikago
7,45 Vaŝingtono/Baltimoro
6,85 Sanfrancisko
6,05 Filadelfio
5,65 Bostono
5,40 Detroito
4,95 Dalaso
4,65 Hjustono
3,95 Atlanto
3,75 Miamio
3,60 Seattle
3,15 Fenikso
2,95 Klevlando
2,95 Mineapolo
2,80 Sandiego
2,60 Sankta Luiso
2,50 Denvero
2,40 Picburgo
2,30 Portlando
2,30 Tampo
2,00 Cincinatio

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2001:

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.

198,60angla
17,34hispana
1,70franca
1,55 germana
1,31itala
1,25ĉina
0,84 filipina
0,72pola
0,63korea
0,51 vjetnama
5,99aliaj

Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)

lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono


Dansk (Danish) – Esperanto – Español (Spanish) – Français (French) - Português (Portuguese) - Afrikaans – العربية (Arabic) – Bahasa Melayu (Malay) – Norsk (Norwegian) – Română (Romanian) – Русский (Russian) 

af/ ar/ da/ directory/ el/ eo/ es/ et/ eu/ fa/ fi/ fr/ g/ meta/ ml/ ms/ no/ oc/ pt/ ro/ ru/ sa/ sep11/ simple/