web hosting : casino : gambling : domain names : mortgages : poker : travel : debt consolidation : mortgage : education : search engine optimization : insurance


Avobe.com - Free Encyclopedia

Apple Store




Simple English
Meta English

Afrikaans
Arabic (العربية)
Danish (Dansk)
Esperanto
Basque (Euskara)
Estonian (Eesti)
Spanish (Español)
Finnish (Suomi)
French (Français)
Malay (Bahasa Melayu)
Norwegian (Norsk)
Norwegian (Bokmål)
Romanian (Română)
Russian (Русский)
Sanskrit (Samskrta)
Occitan
Persian (فارسی)
Portuguese (Português)

September 11 Attack




 









Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks



Thomas PAINE

Politiko > 18-a jarcento


http://www.wikipedia.org/upload/8/8f/ThomasPaine.jpeg
Thomas PAINE (naskiĝis la 29-an de januaro, 1737, mortis la 8-an de junio, 1809) estis anglo kiu estis unu el la "fondintaj patroj" de Usono. Liaj verkoj klarigis kaj donis direktadon al la usona revolucio.

Li naskiĝis en Thetford, Norfolk, Anglio, la filo de korset-fabrikanto kaj loĝis inter ordinaraj homoj. La patrino estis ano de la oficiala angla eklezio kaj la patro estis kvakero. Kelkaj historiistoj opinias ke li estis forte influita de la ideoj de la patro.

Lia plej grava atingo kiel juna viro estis perdi sian postenon kiel impostkolektanto dufoje en 4 jaroj. Lia unua konata verko estis artikoleto favore al pli bonaj salajroj kaj laborkondiĉoj.

Paine rekomendis liberalan mondrigardon – tio estis tre radikala tiutempe. Li kontraŭstaris la monarkion kaj opiniis ke la registaro estis necesa malbono.

Li kontraŭstaris sklavecon kaj estis frua subtenanto de socia sekureco, publika edukado kaj aliaj avangardaj ideoj. Li estis forta kritikanto de organizita religio.

Paine laboris kiel impostkolektanto en Alford kaj Grantham, ambaŭ en la angla provinco Lincolnshire. Je la 18-a de februaro 1768 li translokiĝis al Lewes, en la provinco East Sussex kie li denove laboris kiel impostkolektanto kaj envolviĝis en lokaj politikaj aferoj kiel ano de la urbokonsilantaro kaj fondinto de debatsocieto.

Paine peticiis la parlamenton por pli bonaj salajroj por impostkolektantoj sed malsukcesis. Post nesukcesa geedziĝo, la bankrotiĝo de sia butiko kaj la perdo de sia posteno kiel impostkolektanto li forlasis Lewes por komenci denove.

En Londono li renkontis Benjamin FRANKLIN kaj poste migris al Usono en septembro 1774 kie li eldonis kontraŭsklavecan broŝureton kaj fariĝis kunredaktoro de Pennsylvania Magazine.

Li baldaŭ fariĝis elokventa proparolanto por la usona movado por sendependiĝo.

Lia broŝuro Common Sense eldonita la 10-an de januaro, 1776 baldaŭ estas tre bonkonata. Oni diras ke oni distribuis ĝis 500 000 ekzemplerojn en lando kun nur kelkaj milionoj da enloĝantoj. Common Sense konvinkis multe da usonanoj, inkluzive de George WASHINGTON batali por sendependiĝo kaj la verko helpis efektivigi la Declaration of Independence ("Deklaracio de Sendependiĝo"). Paine ankaŭ estis la homo kiu proponis la nomon United States of America por la nova nacio.

Dum la revolucia milito Paine eldonis serion da broŝuretoj kiuj tre inspiris usonanojn dum la longa batalo.

En 1791 Paine eldonis Rights of Man ("Homrajtoj"), libreton kiu subtenis la francan revolucion. La libro forte kritikis kaj eŭropajn monarkiojn kaj sociajn instituciojn kaj estis tiel polemikega ke la brita registaro volis procesi kontraŭ Paine. Bonŝance li jam estis foririnta al Parizo.

Kvankam Paine estis entuzmiasma subtenanto de la franca revolucio, kiel ano de la Nacia Konvencio li kontraŭstaris la ekzekutadon de Louis la 16-a. Tio certigis ke Paine baldaŭ konfliktiĝis kun la gvidantoj de la revolucio kaj li estis malliberigita kaj mortkondamnita de Maximilien ROBESPIERRE. Tute hazarde Paine eskapis morton.

Dum li estis en la malliberejo li verkis The Age of Reason ("La epoko de racio"), atakon kontraŭ organizita religio.

Paine verkis sian lastan gravan broŝureton, Agrarian Justice ("Kampara justeco") dum la vintro 1795-6.

Li mortis je 59 Gross Street, Greenwich Village, Novjorko.

Muzeo pri Thomas Paine troviĝis en New Rochelle, Novjorko.

Eksteraj Ligoj


Dansk (Danish) – Esperanto – Español (Spanish) – Français (French) - Português (Portuguese) - Afrikaans – العربية (Arabic) – Bahasa Melayu (Malay) – Norsk (Norwegian) – Română (Romanian) – Русский (Russian) 

af/ ar/ da/ directory/ el/ eo/ es/ et/ eu/ fa/ fi/ fr/ g/ meta/ ml/ ms/ no/ oc/ pt/ ro/ ru/ sa/ sep11/ simple/