|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Semajno
Semajno, en multaj kulturoj, tempoperiodo konsistante el pluraj tagoj, sed pli mallonga ol monato. La semajno ofte markis intervalon inter merkattagoj aŭ religiaj observoj kiel la ŝabato.
Diversaj kulturoj havis diversajn longecojn de semajno, inter kelkaj afrikaj kulturoj kies semajno estas kvar tagojn longe, ĝis la praromianoj kiuj mezuris la nundinae, naŭ tagoj inkluzive (ok tagoj en la semajno) inter unu merkattago kaj la sekva, kaj la preegiptoj kies semajno havis dek tagojn. Revolucia Francio dividis la monatojn de sia kalendaro en tri décades de dek tagoj. Antikva Ateno ankaŭ havis semajnon de dek tagoj.
La semajno en Okcident-Eŭrazio estas de sep tagoj, kiu verŝajne venas el la observo ke ĉiu fazo de la luno estas proksimume sep tagojn longa.
En la gregoria, islama kaj hebrea kalendaro la semajno estas sep tagoj.
La tagoj de la semajno en la gregoria kalendaro estas: lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, kaj dimanĉo. Tiuj nomoj, kun kelkaj ŝanĝoj, venis el la antikvaj latinaj nomoj por la tagoj, nomitaj je la sep astroj, kiuj oni kredis, ĉirkaŭiris la Teron kiel diaĵoj: Luno, Marso, Merkuro, Jupitero, Venuso, Saturno, kaj Suno - ĉi du lastaj renomiĝis laŭ la juda kaj kristana ŝabatoj sed gardas siajn nomojn ekzemple en la angla kaj germana.
La esperantaj nomoj de la semajntagoj venas rekte el la franca : lundi, mardi mercredi, jeudi, vendredi, samedi, dimanche.
nomo latina nomo astro/dio dimanĉo dies solis, dies dominicana Suno lundo dies lunae Luno mardo dies martis Marso merkredo dies mercurii Merkuro ĵaŭdo dies jovis Jupitero vendredo dies veneris Venuso sabato dies saturni, sabbatus Saturno
Vidu: semajnfino, laborsemajno, kaj Gregoria kalendaro.













