|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Salvador DALÍ
Salvador Domenec Felip Jacint DALÍ Domenech (11-a de majo, 1904 - 23-a de januaro, 1989) estis grava kataluna artisto, plej konata por sia superrealisma laboro, kaj emo provoki la publikon. La laboro de Dalí estas rimarkinda pro ĝia okulfrapa kombinaĵo de bizaraj sonĝaj bildoj kun bonega pentrista kapablo influita de Renesancaj Majstroj. Dalí estis artisto kun grandaj talento kaj imago.
Biografio
Dalí naskiĝis je 08:45 la 11-an de majo, en la domo n-ro 20 de strato Monturiolin en la urbo Figueres, Katalunio, Hispanio, kiel filo de la riĉa kaj alte estimata mez-klasano Salvador Dalí i Cusí. Dalí studis en la urba pentra lernejo, kie li ricevis sian unuan formalan artan trejnadon. En 1916 li ektrovis modernan pentraĵon dum somera feriado en Cadaqués kun la familio de Ramon Pichot, loka artisto, kiu ofte vojaĝis al Parizo.
La sekvan jaron, la patro de Dalí organizis ekspozicion de liaj karbonkrajonaĵoj en la familia hejmo. Li havis sian unuan publikan ekspozicion en la urba teatro de Figueres en 1919. En 1921 lia patrino mortis pro kancero, kaj lia patro edziĝis al lia onklino, pro kio la juna Salvador sentis ian malplezuron.
Dalí ankaŭ eksperimentis pri dadaismo, kio certe influis lian laboron dum lia tuta vivo. Li estis bona amiko de la poetoj Federico García Lorca kaj Luis BUÑUEL tiam. Dalí foriris el la Akademio en 1926 preskaŭ ekzameniĝinta, kiam li konstatis ke neniu en la akademio estas kompetenta por ekzameni lin.
En tiu jaro li vizitis Parizon, kie li renkontiĝis kun Pablo PICASSO
Kelkaj liaj citaĵoj
http://nl.wikipedia.org/upload/f/fe/Dali_-_The_Persistence_of_Memory.jpg
Fama pentraĵo: "persistemo de memoro"














