|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Niels BOHR
Fiziko > Niels BOHR < SciencistoNiels (Henrik David) BOHR (naskiĝis la 7-an de oktobro, 1885, mortis la 18-an de novembro, 1962) estis dana fizikisto kaj nobelpremiito.
Naskiĝinte en Kopenhago, li ekde 1903 studis fizikon en sia hejmurbo. En la jaro 1911 li doktoriĝis, poste li laboris en la laboratorio Cavendish en Kembriĝo kaj ekde 1913 ĉe Ernest RUTHERFORD en Manchester. En 1916 li fariĝis profesoro en Kopenhago.
Lia plej granda merito estas la laŭ li nomata atommodelo, kiun li evoluigis surbaze de la kvantumteorio de Max PLANCK. En la jaro 1922 li gajnis la Premion Nobel de Fiziko ''pro siaj meritoj en la esploro de la strukturo de la atomo kaj la radiado eliranta el ĝi“.
En la jaro 1943 li fuĝis de la germanaj nazioj, kiuj okupis Danion, unue al Svedio, poste tra Britio al Usono, kie li kontribuis al la evoluigo de la atombombo. En 1945 li revenis al Danio kaj fariĝis fervora kontraŭulo de la uzo de nukleaj armiloj.
Niels Bohr mortis en Kopenhago. El liaj ses filoj unu (Niels Aage BOHR) mem fariĝis tre sukcesa fizikisto: En la jaro 1975 li gajnis la Premion Nobel de Fiziko.













