|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Mitologio
Religio > Mitologio < LiteraturoMitologio estas la tuto de sanktaj rakontoj pri dioj kaj aliaj supernaturaj estaĵoj de popolo. Ili ne estas nur fikciaj, ĉar ofte ili klarigas iun aspekton de la realeco. En la greka lingvo, la vorto mito (mythos) simple signifas "rakonto". La ideo de mito kiel falsaĵo devenas ne de la vorto mem, sed de nia kredo pri greka religio.
Sed la mitoj ne simple estas amaso de ĉarmaj rakontoj. Eĉ hodiaŭ, ekzemple, la grekaj mitoj estas rakontitaj spite de la delonga ruinigo de la antikvaj temploj kaj kosmologioj, ĉar la mitoj iamaniere tuŝas nian animon.
Laŭ Carl JUNG la mitoj malkaŝas la arkispecojn de la kolektiva konscio.
Laŭ J.R.R. TOLKIEN, la mito subkonscie komunikas verojn profundajn sub la supraĵo de la rakontoj pri la faroj de dioj kaj herooj. Al Tolkien, mito estas multe pli profunde vera ol historio; "mito" estas vorto de laŭdo, ne vorto de moko.
Ĉiuokaze, la klasikaj grekaj kaj romiaj mitoj formas gravan parton de la Eŭropida kulturo: en la pikturo, skulpturo, poezio, kaj literaturo.
Estas multaj specoj de mitoj, laŭ la civilizacio aŭ popolo de origino;
- sumera mitologio
- egipta mitologio
- babilonia mitologio
- hinda mitologio
- greka mitologio
- romia mitologio
- nordĝermana mitologio
- skandinava mitologio
- indianaj mitologioj
- kelta mitologio
- daka mitologio
| Table of contents |
|
2 Aŭtoroj 3 Listo de dioj |













