|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Marguerite YOURCENAR
Literaturo > Franclingva Literaturo > Marguerite YOURCENAR < Franca Lingvo
La franca verkistino Marguerite YOURCENAR [jurseNAR] (aŭ realnome: Marguerite DE GRAYENCOURT) naskiĝis je la 8-a de junio 1903 en Bruselo (Belgio) kaj mortis je la 17-a de decembro 1987 en Mount Desert Island (Majno, Usono).
Post studado en Francio, Britio kaj Svislando Marguerite Yourcenar vojaĝis tra tuta Eŭropo kaj ekentusiasmiĝis ĉefe pri la greka kulturo. Dum la Dua Mondmilito ŝi transloĝiĝis al Usono, kie ŝi laboris kiel profesorino pri franca literaturo. En la jaro 1980 ŝi fariĝis membro de la Académie Française, kiel la unua virino en la historio.
La fikcia verkaro de Marguerite Yourcenar ĉefe dediĉas sin al historiaj kaj mitologiaj temoj. Grandan renomon ŝi gajnis ankaŭ kiel tradukintino de novgrekaj kaj anglaj verkoj.
La kampardomo de ŝia familio sur la deklivo de mont noir, unu el inter la flandraj montetoj, norde de Bailleul, iĝis nun kulturcentro.













