|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Latina lingvo
Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo
nomo: Lingua Latina
parolantoj: ?
landoj: Vatikano, oficiale sed ne praktike.
origino: la lingvo de antikva Romo kaj okcidenta Romio
skribo: latina
fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
specimeno: la Patro Nia:
''Pater noster qui in caelis es
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cottidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimisimus debitoribus nostris
et ne inducas nos in temptationem
sed libera nos a malo''
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
- latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - )
Dum multe de la historio de la Okcidento, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Akvino, Danto, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus kaj eĉ, hodiaŭ, la lingvo de Johano Paŭlo la 2-a. Ĝi estis lingvo favorita de Tolkieno.
Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, komencinte en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvo. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj kiam ili inventas novan vorton. Nur la Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel la efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino.
En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, la regadon de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidento estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj la latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la anglan estas instruita eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio).
Latino estis unu el la ĉefaj fontoj el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.
La angla kaj la franca -- havas vortprovizon tre latinema, la franca lingvo mem deveninte de latino mem.
Eksteraj ligiloj













