web hosting : casino : gambling : domain names : mortgages : poker : travel : debt consolidation : mortgage : education : search engine optimization : insurance


Avobe.com - Free Encyclopedia

Apple Store




Simple English
Meta English

Afrikaans
Arabic (العربية)
Danish (Dansk)
Esperanto
Basque (Euskara)
Estonian (Eesti)
Spanish (Español)
Finnish (Suomi)
French (Français)
Malay (Bahasa Melayu)
Norwegian (Norsk)
Norwegian (Bokmål)
Romanian (Română)
Russian (Русский)
Sanskrit (Samskrta)
Occitan
Persian (فارسی)
Portuguese (Português)

September 11 Attack




 









Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks



Irlanda lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Kelta > Gaela > Irlanda


La irlanda lingvo (Gaeilge, ISO-kodo ISO 639-2: gle, ISO 639-1:ga) estas gaela kelta lingvo, kiu estas parolata en Irlando. En Irlando homoj kiuj politike malŝatas la lingvon nomas ĝin 'la gaela', sed lingvike kaj laŭ la irlanda konstitucio de 1937 oni nomas ĝin la irlanda lingvo, aŭ la irlanda en familiara uzado. (La nomo 'gaela lingvo' estas kelkfoje konfuzebla kun la skot-gaela lingvo, parolata en Skotlando.)

La Patro Nia en la irlanda:

Ár n-athair, atá ar neamh,
Go naofar d'ainm.
Go dtaga do ríocht.
Go ndéantar do thoil ar an talamh,
Mar a dhéantar ar neamh.
Ár n-arán laethúil tabhair dúinn inniu,
Agus maith dúinn ár bhfiacha,
Mar a mhaithimid dár bhféichiúna féin.
Agus ná lig sinn i gcathú,
Ach saor sinn ó olc.
Amen.

La irlanda estas parolata kaj en la Respubliko de Irlando aŭ Ejrio (Éire/Poblacht na hÉireann), kaj malpliofte en Nord-Irlando (Tuaisceart na hÉireann). Ĝi estas la nacia kaj unua oficiala lingvo de Irlando.

Post la helena kaj latina lingvoj, la irlanda estas eble la plej malnova literatura lingvo en Eŭropo, kiu daŭre skribatas ekde la sesa jarcento. La unua teksto kiun ni ankoraŭ posedas estas "Amra Choluim Cille", pri la vivo de la sanktulo Colm Cille, el la jaro 597.

En 1366 la anglaj okupantoj de Irlando faris la unuaj leĝoj kontraŭ la uzo de la irlanda lingvo fare la anglaj koloniistoj, kiuj siatempe pli kaj pli asimiliĝadis kun la irlandanoj, la "Statutoj de Cill Chainnigh" (angle 'Kilkenny). Sed kiam en 1541 la angla reĝo Henriko la 8-a volis proklami sin "reĝo de Irlando", oni devis laŭtleĝi la proklamon irlande en la parlamento de la koloniistoj en Dublino.

Fine de la 19-a jarcento la irlanda preskaŭ malaperis: post la malsatego de 1845-1849, en kiu pli ol unu miliono mortis pro malsato; en la naciaj bazlernejoj ekde 1831 kiuj malpermesis la irlandan kaj trudadis la anglan; kaj, graŭ la kreskanta uzado de la angla fare de irlandaj naciaj politikistoj, nur 3% da la loĝantaro 3 aŭ 4 jaraĝa parolis irlandlingve ĉiutage en 1891. La lingvo oficialiĝis en 1922 kiam Irlando sendependiĝis, kaj ĝi fariĝis deviga lingvo por ĉiuj lernantoj en la bazaj kaj mezaj lernejoj. Dum la lasta jardeko ĝia uzado plipopulariĝis kaj la lingvo modiĝas. Ekde 1996 ekzistas televidstacio irlandlingva, "TG4", kaj ekde aprilo 2003 ĉiutaga gazeto, publikigata en Nord-Irlando, "Lá" (Tago). Estas ankaŭ radio-stacio, Raidió na Gaeltachta nome, kiu estas nacie dissendata por la irlandlingvejoj en Irlando, kaj oni povas aĉeti ĉiudimanĉan gazeton nomata Foinse (Fonto).

En julio 2003 la irlanda parlamento akceptis novan leĝon por antauenigi la irlandan lingvon, la "Leĝo pri Oficialaj Lingvoj 2003". Por detaloj en la irlanda kaj angla lingvoj, rigardu [www.pobail.ie].

Antaŭnelonge, la irlanda lingvo formale rekoniĝis en Nord-Irlando, sub la Interkonsento de Sankta Vendredo de 1998 kune kun malgranda minoritat-lingvo nomata la ulster-skota. (Malgraŭ tio, estas malkonsentoj, ĉu la ulster-skota estas aparta lingvo aŭ nura dialekto de la skota 'malalteja'.)

Table of contents
1 Gaeltachtaí
2 Strukturo Lingvistika
3 Skribmaniero
4 Irlandlingvaj vortoj internacie uzataj
5 Eksteraj ligoj

Gaeltachtaí

Estas lokoj en Irlando, kie la irlanda estas la ĉefa lingvo. Ĉi tiuj irlandlingvejoj estas nomataj Gaeltachtaí (singulare: Gaeltacht). La plej famaj irlandlingvejoj estas en Conemara (en la graflando de Galway/Gaillimh kaj en la duoninsulo de Dingle/Daingain en la graflando de Kerry/Ciarraí. Aliaj estas en Donegal/Dún na nGall kaj Meath/.

Strukturo Lingvistika

Al kelkaj nekonantoj, la skribaĵo ŝajnas esti sensensa mikso de vokaloj kaj konsonantoj! Kiam oni komprenas ĝin, tamen, la ortografio ŝajnas esti facila. La dekstrakorna supersigno, nomata la fada (´), plilongigas la sonojn de la vokaloj kaj kelkfoje ŝanĝas iliajn elparol-manierojn. La ŝanĝoj varias inter dialektoj - ne estas universala, baza formo de la lingvo, sed ekzistas nune tri apartaj dialektoj de la irlanda, kiuj estas la munstera, la konoĥta kaj la ulstera.

En la 1940-aj jaroj, la Registaro de Irlando eldonis la "Caighdeán Oifigiúil" ([KAJ-dan I-fi-gjul], normigon oficialan), kiu plifaciligis kaj normigis la ortografion. Multaj vortoj perdis literojn silentajn, kaj la vokalkombinoj plisimiliĝis al la parolata lingvaĵo. Ekzemple:

Skribmaniero

La presita formo de la lingvo sekvis la modelon de unciala alfabeto, kreitaj de fru
mezepokaj irlandaj monaĥoj, kiuj konservis la kristanan kulturon post la falo de Okcidenta Romia Imperio.

En la 20-a jarcento, tamen, la uzado de tiu ĉi tradicia alfabeto malpliiĝis ĝenerale, kaj oni ŝanĝis al la ordinara latina alfabeto.

Irlandlingvaj vortoj internacie uzataj

Kelkaj irlandlingvaj vortoj kaj frazoj, multuzataj en moderna Irlando inter angleparolantoj, estas:

  • Uachtarán na hÉireann [UĤ-tar-AN na HEJ-ran] (Prezidanto de Irlando)
  • Áras an Uachtaráin [AR-as an UĤ-tar-AN] (Loĝejo prezidanta)
  • Taoiseach [TI-ŝaĥ] (Ĉefministro, ekde 1937)
  • Tánaiste [TA-niŝ-te] (Vicĉefministro, ekde 1937)
  • Dáil Éireann [dal EJ-ran] (Parlamentejo)
  • Seanad Éireann [ŜE-nad EJ-ran] (Senato irlanda)
  • Teachta Dála [TJAĤ-ta DA-la] (Parlamentano; uzata kiel "TD".)
  • Príomh-Aire [PRI-vara] (Ĉefministro 1919-1921)
  • Éire [EJ-re] (Irlandlingva nomo por la ŝtato irlanda, ekde 1937. Fonto de "Ejrio")
  • Saorstát Éireann [SER-stat EJ-ran] (Nomo de la Libera Irlanda Ŝtato, en la irlanda )
  • Ard-Rí [ARD-ri] ("Alta Reĝo" (de Irlando), nomo de la feŭda irlanda ĉefreĝo en la mezepokaj tempoj)
  • Radio Teilifís Éireann [RA-dio TE-le-fiŝ EJ-ran] (Irlanda nacia televid-servo, RTÉ)
  • Fianna Fáil [FI-na fal] (La plej granda irlanda politika partio, tradukante: "Soldatoj de Irlando".) [FI-na fal]
  • Fine Gael [FI-ne gŭel] (La sekvante plej granda politikogrupo, tradukante: "Familio de la gaeloj".)
  • bodhrán [BAŬ-ran] (granda drumo, ludata en kelteca muziko)
  • Sinn Féin [ŝin fejn] (politika partio tutirlanda, tradukante: "Ni Mem")
  • poitín [PO-ĉin] (Speco de kontraŭleĝa, forta alkoholo)
  • céilí [KJEJ-li] (socia kunveno, kun interparolado, muziko, dancado kaj rakontado)
  • leipreachán [LE-preĥ-AN] (eta, petolema, supernatura kreito)

Eksteraj ligoj


Dansk (Danish) – Esperanto – Español (Spanish) – Français (French) - Português (Portuguese) - Afrikaans – العربية (Arabic) – Bahasa Melayu (Malay) – Norsk (Norwegian) – Română (Romanian) – Русский (Russian) 

af/ ar/ da/ directory/ el/ eo/ es/ et/ eu/ fa/ fi/ fr/ g/ meta/ ml/ ms/ no/ oc/ pt/ ro/ ru/ sa/ sep11/ simple/