|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
George ORWELL
Literaturo > Anglalingva Literaturo > George ORWELL < Angla lingvoGeorge Orwell [ĝorĝ or'ŭel] (23-a de januaro 1903- 21-a de januaro 1950) estis angla aŭtoro, kiu verkis malĝojigajn romanojn pri politiko kaj la (estonta) stato de la mondo. La du plej famaj el liaj verkoj estas 1984 kaj Bestofarmo, ambaŭ pri la naturo de homo kaj politika potenco, precipe pri stalinismo, la tiraneco de tiama Sovetio. Li ankaŭ verkis pri la difektigado de lingvo pro politikaj celoj. En realo, post jaro 1984 sekvis 1989 kun falo de Berlina muro.
| Table of contents |
|
2 Verko 3 Post Morto 4 Konsilo al la Leganto 5 En Esperanto |
Naskiĝinte kiel Eric BLAIR en Bengalo (tiam parto el Brita Imperio) al brita burĝa familio, lia patrino portis lin al Anglio, kiam li estis unujara.
Orwell (lia posta plumnomo) studis en bona brita lernejo Eton, sed
ne en universitato. Anstataŭe li iris al Birmo en 1922 kie li servis kiel
kolonia policisto (priskribite en Birmaj
Tagoj). Poste en 1927 li iris al Parizo kie li vivis sengrose, ĉe lia parenco kunulino de Eŭgeno LANTI,
kaj faris same en Londono (priskribita en Sengrose en Parizo kaj
Londono), vidinte la mondon de la fundo.
En 1936 li batalis en Hispanio kontraŭ Francisco FRANCO kaj por la maldesktro
en la Hispana Enlanda Milito kun la Respublikanoj en Katalunio (priskribita
en Omaĝo al Katalunio), kie li maturiĝis politike.
Je la 20-a de majo 1937, li ricevis pafon en sia kolo, kion li priskribis en eseeto Wounded by a Fascist Sniper.
Post la milito, li revenis al Britio kaj laboris kiel nefama,
neeldoninda aŭtoro kaj ĵurnalisto. Dume kaj ĵus post la Dua Mondmilito,
li verkis siajn du majstraĵojn: Bestofarmo kaj
1984. Li mortis en 1950.
Famo venis nur post morto kiam politika opinio turnis al li dum la
Fridmilito inter Usono kaj Rusio (1947-91). Kaj, ironie, kvankam Orwell
estis maldekstrema socialisto en vivo, en morto li estis heroo de la
kontraŭ-komunista dekstro.
Orwell skribis multajn librojn, sed el tiuj, la plej famaj klare estas
1984 kaj Bestofarmo.
Newspeak: La angla parolita en 1984 estas Newspeak ("Novparolo"),
angla kripligita kaj malbela.
Devizoj de 1984: "Granda Frato spektas vin",
"Senscio estas potenco", "duoblaparolo", "pensokrimo".
Ĉi tiuj nun estas vulgara parto de la
angla. Orwell ankaŭ donas alian vorton al la angla: sia nomo. En la
angla la vorto Orwellian ("orvela") signifas stato kie la
ŝtato estas ĉiopova kaj ĉioscia. Orvela ankaŭ temas pri vorto,
kiu signifas la kontraŭan de ĝia originala signifo (ekzemple, kie "vero"
signifas ŝtatajn mensogojn).
Orwell ne intencis troigi en 1984: li opiniis ke tia estos la
probabla stato de la mondo en 1984. Dum la 1930-oj, multaj opiniis,
ke la demokratioj (precipe Usono, Britio kaj Francio)
forvelkus sub la pli granda milita forteco de la tiranecoj, precipe de
Germanio kaj Rusio. Aldone, Orwell mem opiniis ke la logiko de
kapitalismo emas al faŝismo. La estonteco de demokratio estis tre
malluma.
Kvankam ĝia atako kontraŭ la stalinismo de Rusio estis huraita
post 1947 dum la Malvarma milito, tamen dum la Dua Mondmilito, kiam Britio kaj Usono batalis kune kun Rusio kontraŭ Germanio, la libro estis
neeldonebla. Kaj, kvankam Orwell estis maldesktrema, la maldesktro dum la
1930-oj ne ŝatis lin pro la sama kontraŭ-stalinismo. Antaŭ 1945, multaj
de la maldeksto evitis rigardi rekte al stalinismo, sed Orwell rifuzis esti
ŝafo. Kaj ĉi tio estas la valoro de Orwell: menso klara kaj sendependa,
menso, kiu ne estas koruptita de la noblaj mensogoj de la tempo.
Parenteze: multe de tio, kion Orwell diris, estis dirita antaŭ du mil
jaroj de Aristotelo en lia libro Politiko.
Kvankam stalinismo delonge disfalis, la averto de Orwell ankoraŭ pravas
ie ajn, kie politika potenco fariĝas, makiavele, ne ilo sed celo en si mem.
Ĉar la verkoj de Orwell estas ankoraŭ sub kopirajto, ili
ĝenerale ne estas haveblaj el la TTT, escepte kiel eltiraĵo aŭ
traduko: ekzemple, vi povas havi la tutan tekston de 1984
en la estona lingvo.
Ekzistas traduko (sole en papero) en Esperanton de
Bestofarmo, sed ne de 1984.
....
Vidu ankaŭ: Makiavelo, Stalino, Markso
Vivo
Verko
1984
Estas la malluma profetaĵo de Orwell pri la
Okcidento. En la romano, la mondo estas dividita inter tri grandaj
ŝtatoj kiuj senĉese intermilitadis. Ĉiu civitano estas sub la
senlaca okulo de la ŝtato, havante en sia domo televidon kiu ade vomas
ŝtatan propagandon kaj ebligas la ŝtaton (la "Granda Frato") spioni pri
la civitano. La signifoj de vortoj mem estas inversigitaj: la Ministrejo de
Vero disvastigas mensogojn, la Ministrejo de Paco batalas militojn, kaj la
Ministrejo de Amo estas la sekreta polico. Ĵurnaloj, libroj kaj eĉ
vortaroj estas sub la boto de la ŝtato: se homo falas el la
favoro de la ŝtato, ties nomo estas zorgeme forviŝita for de ĉiu skribita
arkivo; li fariĝas nepersono.
Tio estas ekstremigo de agmaniero de la reala Granda Soveta Enciklopedio.Bestofarmo
(Angle, Animal Farm) estas
la fabelo de Orwell pri stalinismo. La fabelo rakontas pri la
sukcesa ribelo de farmbesto kontraŭ la farmisto kaj la fiaska, sekvinta
reĝimo de la porkoj. Kvankam ĝi estis verkita kiel atako kontraŭ
stalinismo, ĝi tamen montras kiel tiraneco, kaj ne libereco, logike fluas
el la naturo de homo kaj politika potenco.Post Morto
Konsilo al la Leganto













