|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Francis CRICK
Sciencisto > Francis CRICKFrancis Harry Compton CRICK (naskiĝis la 8-an de junio, 1916) estas unu el la malkovrintoj de la strukturo de DNA-molekulo.
Naskita en Northampton, Anglio, li studis fizikon ĉe University College, Londono, kaj fariĝis scienca diplomito (B.Sc.) en 1937. Post la Dua Mondmilito, dum kiu li laboris pri magnetaj kaj akustikaj minoj, li ekstudis biologion. En 1951, li eklaboris kun James WATSON ĉe Cavendish Laboratory. Sin apogante sur X-radioesplorado de Rosalind FRANKLIN, ili ambaŭ elpensis la proponon de helika strukturo de DNA, kiun ili publikigis en 1953, kaj pro kio ili ambaŭ ricevis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino 1962. Li ankaŭ signife kontribuis kuŝante la fundamentojn de la nun matura kampo Molekula Biologio. Tio entenas esplorojn pri la naturo de la Genetika Kodo kaj la meĥanismon de la proteina sintezo. Li forlasis la molekulan biologion por lia alia intereso, Konscio, pri kio li nun laboras.
Crick nun laboras ĉe Salk Institute en La Jolla, Kalifornio.













