|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Egipta lingvo
La egipta lingvo apartenas al la familio de kamit-semidaj lingvoj. Estas parenca kun la araba, la hebrea, la somala ĉu la berbera.
Nuntempe, la egipta estas morta lingvo. Ĝi mortis en la 16-a jarcento p.K. La plej malnovaj monumentoj de la egipta lingvo devenas el turnopunkto de la 4-a kaj 3-a jarmilo a.K.
Oni distingas kelkajn fazojn de la evoluo:
; 1. La malnov-egipta lingvo: Estis uzata de ĉ. -3000 ĝis ĉ. -2140 jaro. De la komenco de skribadapero ĝis la Malnova Reĝolando (dinastioj 1-a - 6-a).
; 2. La mez-egipta lingvo: Uzita de ĉ. -2140 ĝis ĉ. -1360 jaro. De la Unua Provizora Periodo, dum la Meza Reĝolando kaj la Dua Provizora Periodo ĝis la frutempa Nova Reĝolando (dinastioj 9-a - 18-a).
; 3. La nov-egipta lingvo: Uzita de la 14-a jarcento a.K ĝis ĉ. 700 jaro p.K. En ĉiutaga parolo, ĝi jam ekzistis en tempo de la Meza Reĝolando. Ĉ. -1360 jaro, danke al la faraono "herezulo" - Eĥnatono (el la 18-a dinastio), la nov-egipta lingvo estiĝis la oficiala lingvo.
; 4. La demotika lingvo: De ĉ. -700 jaro ĝis ĉ. 300 jaro p.K. Vorto "demotika" (el la greka) signifas "popola". Oni uzis tiun lingvon en ĉiutaga vivo, en dokumentoj ligitaj kun komerco, leĝo, ktp. Ankaŭ kreiĝis iom da literaturaj tekstoj. Tamen en tiu ĉi periodo, reĝaj epitafoj kaj religiaj tekstoj oni skribis en la mez-egipta lingvo.
; 5. La kopta lingvo: La lasta versio de la egipta lingvo. Koptoj, egiptaj kristanoj, uzis ĝin de la 3-a jarcento p.K. Post la araba konkero de Egiptio, la kopta lingvo estis iom post iom forpuŝita, el la ĉiutaga vivo, per la araba lingvo. Kiel la lingvo parolata, ĝi malaperis en la 16-a jarcento, tamen ankoraŭ en koptaj preĝejoj, oni liturgias en tiu ĉi lingvo. Vorto "Kopt" devenas el la greka vorto "Aigyptos" - "Egiptio".Etapoj de evoluo de la egipta lingvo
La plej malnovaj tekstoj skribitaj en tiu lingvo estis kutime tre mallongaj, ĉefe nomoj kaj titoloj. Poste ankaŭ aperis pli longaj tekstoj, ekz. biografiaj epigrafoj de altranguloj. La plej gravaj tekstoj el tiu periodo estas Tekstoj de Piramidoj.
Oni nomas tiun lingvon kiel la klasika. Estis uzita en oficialaj reĝaj epitafoj kaj en religiaj tekstoj. Ĝi estis ankaŭ uzata ĝis la fino de la faraona civilizacio, sed en la parolata lingvo kaj en aliaj kategorioj de tekstoj, anstataŭis ĝin sekvontaj fazoj de la egipta lingvo.













