|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Belgio
Geografio > Eŭropo > Belgio
France Belgique [belĵik'], Nederlande België [belĥje]
Lando en Okcidenta Eŭropo, reĝlando.
- Landkodo: BE.
- E-nomo: [a] Belgujo; [o] Belga Reĝlando.
- Nacia nomo: [o] Royaume de Belgique (fr), Koninkrijk België (nl).
- Etimologio: landnomo devenas de celta tribo - belgoj.
- Areo: 30.510 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: reĝo Albert II (el dinastio Saks-Koburg-Gota, sur la trono de 1993).
- Leĝdona organo: duĉambra parlamento, konsistas el Palato de Reprezentantoj (150 membroj) kaj Senato (71 membroj).
- Ĉefurbo: Bruselo (1,193 mil).
- Urboj: Antverpeno (688 mil), Lieĝo (414 mil).
- Adm. divido: de 1989 lando fariĝis federacia ŝtato, konsistanta el 3 subjektoj: Brusela regiono (80% franclingva), Valonio (franclingva) kaj Flandrio (nederlandlingva). La du lastaj subjektoj dividiĝas je provincoj (po 5).
- Loĝantaro: 10.240 mil (2000), inter ili 58% flandroj, 31% valonoj.
- Ŝtatlingvoj: franca (valona dialekto, 32%) kaj nederlanda (flandra dialekto, 58%). 11% de la loĝantaro estas dulingva. Estas ankaŭ minoritato kiu parolas la germanan en la orienta parto de Belgio.
- Kredantoj: katolikoj (75%), protestantoj (22%).
- Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilaĵo, naftokemiaĵoj, plasto.
- GNP: totala - 272 mlrd $, pokapa - 24.710 $.
- Monunuo: eŭro EUR (=100 cendoj);
- Organizoj: UNO (1945), EU
- Historio: reĝlando fariĝis sendependa en 1830. De 1945 centro de eŭropa kunlaborado (Benelukso, Eŭropa Konsilio, Nato, Eŭropa Unio). En 1980 estis kreitaj regionaj strukturoj de ŝtatadministrado por Bruselo, Flandrio kaj Valonio. En 1994 oni adoptis novan konstitucion.
- Flandrio: Okcidenta Flandrio, Orienta Flandrio, Antwerpen, Limburg, Vlaams-Brabant
- Bruselo: Bruselo
- Valonio: Brabant Wallon, Hainaut, Namur, Liège, Luksemburgio
Vidu ankaux
Auxstrio ~ Belgio ~ Britio ~ Danio ~ Finnlando ~ Francio ~ Germanio ~ Grekio ~ Hispanio~ Irlando~ Italio ~ Luksemburgo ~ Nederlando ~ Portugalio ~ Svedio
Aligxontaj
Bulgario ~ Cxehxio ~ Estonio ~ Hungario ~ Kipro ~ Latvio ~ Litovio ~ Malto ~ Pollando ~ Rumanio ~Slovakio ~ Slovenio ~ Turkio













