|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Angla lingvo
La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo.| Angla lingvo | |
|---|---|
| Parolata en: | Unuiĝinta Reĝlando, Usono kaj proksimume cent aliaj landoj |
| Denaskaj parolantoj: | proksimume 400 milionoj |
| Fremdlingvo por: | inter 350 kaj 1.000 milionoj |
| Genetika klasifiko: | Hindeŭropa Ĝermana Okcidentĝermana Angla |
| Oficiala statuso | |
| Oficiala lingvo de: | 19 landoj, kaj kvazaŭ-oficiala en pluraj aliaj |
| Reguligita de: | Neniu, tamen la OED estas grava |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1: | en |
| ISO 639-2: | eng |
| SIL: | ENG |
| Specimeno | |
| La Patro Nia: (Aŭdigu sondosieron: okcidentusona akĉento) | |
| Tradicia (1611):
Our Father who art in heaven, Moderna (20-a jarcento):
Our Father in heaven, | |
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- )
La angla estis unu el la ĉefaj fontoj el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta, ktp.
Unuflanke, la angla estas facile lernebla ĉar ĝi havas malmulte de gramatikaj finaĵoj sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj.
Nur la ĉina kaj la hindurda havas pli da parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: 4 kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionoj da parolantoj, en 3 aliaj kontinentoj (Aŭstralio, Antarkto, Nordameriko), la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur 1 kontinento, Sudameriko, kiu, aparte de Gujano, restas sen multaj unualingvaj parolantoj.
La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 11 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.
Laŭ la Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavas pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
- 223,9 Usono
- 60,0 Niĝerio
- 53,3 Britio
- 32,0 Filipinoj
- 21,0 Barato
- 16,0 Kanado
- 14,8 Aŭstralio
- 5,5 Malajzio
- 3,7 Tanzanio
- 3,5 Sud-Afriko
- 3,3 Irlando
- 3,2 Nov-Zelando
- 2,7 Liberio
- 2,3 Jamajko
- 1,2 Trinidado kaj Tobago
- 1,0 Singapuro
Notu bone ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.
Famaj aŭtoroj de la angla













